La ĉi-subaj horoj estas en JST (UTC+9, Azio/Tokio).
Programo Detala (Ĝisdatigata)
* Tiu ĉi paĝo estas kreita, dank’ al SukeraSparo kunlaboranta
vendredo, 23a de septembro
Akceptejo: ekde 10:00.
Inaŭguro: ekde 13:00.
Publika prelego
“Nova erao de komunikado kaj Esperanto post kronvirusa pandemio”
de Federico Gobbo, profesoro ĉe Universitato de Amsterdamo
(kun japanlingva interpretado de Kimura Goro Christoph, profesoro ĉe Sophia Universitato)
Koncerto de Noda Junko
Noda Junko kantos japanajn popolkantojn kaj aliajn en Esperanto.
sabato, 24a de septembro
Prelegoj
“Naze tagengo ka: Fukusū no kotoba e no tanoshimi to Esuperanto” (japanlingve)
de Noma Hideki, lingvisto, eksa vizitanta profesoro ĉe Meiji Gakuin Universitato
“Takasugi Ichirō to Esuperanto ” (japanlingve)
de Ōta Tetsuo, emerita profesoro ĉe J.F. Oberlin Universitato
Teatro
Hachioji Kuruma Ningyō, loka tradicia pupteatro.
dimanĉo, 25a de septembro
Prelegoj, Fakaj kunsidoj kaj aliaj (detaloj konfirmotaj).
Solena fermo: ekde 14:00.
La Kongreso fermiĝos je 15:00. Okazos Postkongresaj Ekskursoj.