Pri la evento
- Dato: la 23a (ven.), 24a (sab.), 25a (dim.) de septembro 2022
- Kongresejo: Hachioji City College Community Center (Hachioji, Tokio) vidi sur Google-Mapo
- Organizantoj: Japana Esperanto-Instituto kaj Kongresa Komitato de Hachioji
- per rete kaj surloke
Kongresa temo
Nova erao de komunikado kaj Esperanto post kronvirusa pandemio
La 109a Japana Esperanto-Kongreso okazos rete kaj surloke en Hachioji, Tokio. La limigoj kaŭzitaj de la epidemio de la nova kronviruso estigas tion, ke reta metodo estas adoptita en la manieroj de laborado kaj lernado pro la disvolviĝo de informa-komunika teknologio, kaj la komunika metodo ŝanĝiĝas. En Esperantujo ŝanĝiĝas la metodoj de regulaj kunvenoj kaj studsesioj, kaj ankaŭ la metodoj okazigi japanajn kaj mondajn kongresojn.
Ni volas pripensi la efikon de ŝanĝoj en komunikaj metodoj post kronvirusa pandemio sur Esperanto-movado, vivmaniero kaj internacia interŝanĝo.
Inumaru Fumio,
prezidanto de Kongresa Komitato de la 109a Japana Esperanto-Kongreso

Ĉefaj programeroj
La ĉi-subaj horoj estas en JST (UTC+9, Asia/Tokyo).
vendredo, 23a de septembro
Inaŭguros je 13:00. Akceptejo funkcias ekde 10:00.
Publika prelego
“Nova erao de komunikado kaj Esperanto post kronvirusa pandemio”
de Federico Gobbo, profesoro ĉe Universitato de Amsterdamo
(kun japanlingva interpretado de Kimura Goro Christoph, profesoro ĉe Sophia Universitato)
Koncerto de Noda Junko
Noda Junko kantos japanajn popolkantojn kaj aliajn en Esperanto.
sabato, 24a de septembro
Prelegoj
“Naze tagango ka: Fukusū no kotoba e no tanoshimi to Esuperanto” (japanlingve)
de Noma Hideki, gastprofesoro ĉe Meiji Gakuin Universitato
“Takasugi Ichirō to Esuperanto ” (japanlingve)
de Ōta Tetsuo, emerita profesoro ĉe J.F. Oberlin Universitato
Teatro
Hachioji Kuruma Ningyō, loka tradicia pupteatro.
dimanĉo, 25a de septembro
Fakaj kunsidoj kaj aliaj (detaloj konfirmotaj). La Kongreso fermiĝos je 15:00.

Kongresa memoraĵo
Hori Jasuo red., Bildkartoj de Ŝimazaki Toŝikazu antaŭ la Mondmilito (provizora)
Bitlibro en PDF kun ties ĉerpaĵoj en papera libro.
Postkongresa ekskurso
Informoj en preparo.
