Japana Esperanto-Kongreso | 日本エスペラント大会

la 4-a, 5-a, kaj 6-a de oktobro 2024, Jeonju, Koreio | 2024年10月4日・5日、6日、韓国全州市

menuo / メニュー

La 109a Japana Esperanto-Kongreso (2022)

La 109a Japana Esperanto-Kongreso en Hachioji finiĝis kun 397 partoprenantoj (177 surlokaj).
(25a de septembro 2022)

Paĝo por kongresanoj (por eniri necesas pasvorto)  日本語

Pri la evento

  • Dato: la 23a (ven.), 24a (sab.), 25a (dim.) de septembro 2022
  • Kongresejo: Hachioji City College Community Center (Hachioji, Tokio) vidi sur Google-Mapo
  • Organizantoj: Japana Esperanto-Instituto kaj Kongresa Komitato de Hachioji
  • rete kaj surloke
  • Kotizoj:
    • Surloka partopreno (vojaĝanto al Japanio) el eksterlando (kun memoraĵo) – 2000 JPY
    • Reta partopreno el eksterlando (sen memoraĵo) – senpage
    • pri aliaj kategorioj vidu la aliĝilon
  • Aŭspiciita de La Ministerio pri Edukado kaj Scienco, Japana Komisiono pri UNESKO, Nacia Federacio de UNESKO-Asocioj en Japanio, La Japana P.E.N.-Klubo, La Japana Fonduso, La urbo Hachioji, La eduka komitato de la urbo Hachioji, Turisma kaj Kongresa Asocio de Hachioji
  • Programeroj:
    Vidu jenan paĝon.

Kongresa temo

Nova erao de komunikado kaj Esperanto post kronvirusa pandemio

La Japana Esperanto-Kongreso okazos kaj rete (per Zoom kaj Discord) kaj surloke en Hachioji (haĉiooĝi), Tokio. Limigo sub la epidemio de la nova kronviruso antaŭenigis la utiligon de retaj rimedoj por regulaj kunvenoj, studsesioj kaj kongresoj japanaj kaj mondaj en nia Esperantujo. Ni volas pripensi la efikon de ŝanĝoj en komunikaj metodoj al vivmanieroj, Esperanto-movado kaj internacia interŝanĝo. La prelego de prof. Federico Gobbo traktos la kongresan temon. La urbo Hachioji en la okcidenta parto de la gubernio Tokio prosperis en produktado de kruda silko kaj teksaĵoj. Prezentiĝos unika pupteatraĵo, tradicia arto de la urbo.

Inumaru Fumio,
prezidanto de Kongresa Komitato de la 109a Japana Esperanto-Kongreso

「八王子駅北口マルベリーブリッジ」ⒸHachioji City (licensed under CC BY 4.0)
La norda pordo de la stacio Hachioji (JR), la plej proksima elirejo al la kongresejo

Nova sciigo

23a jul. 2022

Alvenos SukeraSparo! Atendu detalon!

Ĉefaj programeroj

La ĉi-subaj horoj estas en JST (UTC+9, Japanio/Tokio).

Pri la Programo Detala

Eblas konsulti Programon Detalan. Jene estas klarigoj pri ties ĉefaj funkcioj.

ŝanĝi lingvojn
detalo de programeroj kaj mapo de kongresejo
“ŝati” programerojn

vendredo, 23a de septembro

Akceptejo: ekde 10:00.
Malfermo: ekde 13:00.

Publika prelego

“Nova erao de komunikado kaj Esperanto post kronvirusa pandemio”
de Federico Gobbo, profesoro ĉe Universitato de Amsterdamo
(kun japanlingva interpretado de Kimura Goro Christoph, profesoro ĉe Sophia Universitato)

Gobbo

Koncerto de Noda Junko

Noda Junko kantos japanajn popolkantojn kaj aliajn en Esperanto.

sabato, 24a de septembro

Prelegoj

Naze tagango ka: Fukusū no kotoba e no tanoshimi to Esuperanto (japanlingve)
de Noma Hideki, lingvisto, eksa vizitanta profesoro ĉe Meiji Gakuin Universitato

Takasugi Ichirō to Esuperanto (japanlingve)
de Ōta Tetsuo, emerita profesoro ĉe J.F. Oberlin Universitato

Faka kunsido

“Azia-Oceania Agado”

Teatro

Hachioji Kuruma Ningyō, loka tradicia pupteatro.

dimanĉo, 25a de septembro

Prelegoj, Fakaj kunsidoj kaj aliaj (detaloj konfirmotaj).
Solena fermo: ekde 14:00.
La Kongreso fermiĝos je 15:00. Okazos Postkongresaj Ekskursoj.

「車人形」ⒸHachioji City (licensed under CC BY 4.0)

Kongresa memoraĵo

Hori Jasuo red., Bildkartoj de Ŝimazaki Toŝikazu antaŭ la Mondmilito (provizora)

Bitlibro en PDF kun ties ĉerpaĵoj en papera libro.

Postkongresa ekskurso

Informoj en preparo.

「高尾山薬王院参道」ⒸHachioji City (licensed under CC BY 4.0)
Scroll to top