La 109a Japana Esperanto-Kongreso en Hachioji finiĝis kun 397 partoprenantoj (177 surlokaj).
(25a de septembro 2022)
Paĝo por kongresanoj (por eniri necesas pasvorto) 日本語
Pri la evento
- Dato: la 23a (ven.), 24a (sab.), 25a (dim.) de septembro 2022
- Kongresejo: Hachioji City College Community Center (Hachioji, Tokio) vidi sur Google-Mapo
- Organizantoj: Japana Esperanto-Instituto kaj Kongresa Komitato de Hachioji
- rete kaj surloke
- Kotizoj:
- Surloka partopreno (vojaĝanto al Japanio) el eksterlando (kun memoraĵo) – 2000 JPY
- Reta partopreno el eksterlando (sen memoraĵo) – senpage
- pri aliaj kategorioj vidu la aliĝilon
- Aŭspiciita de La Ministerio pri Edukado kaj Scienco, Japana Komisiono pri UNESKO, Nacia Federacio de UNESKO-Asocioj en Japanio, La Japana P.E.N.-Klubo, La Japana Fonduso, La urbo Hachioji, La eduka komitato de la urbo Hachioji, Turisma kaj Kongresa Asocio de Hachioji
- Programeroj:
Vidu jenan paĝon.
Kongresa temo
Nova erao de komunikado kaj Esperanto post kronvirusa pandemio
La Japana Esperanto-Kongreso okazos kaj rete (per Zoom kaj Discord) kaj surloke en Hachioji (haĉiooĝi), Tokio. Limigo sub la epidemio de la nova kronviruso antaŭenigis la utiligon de retaj rimedoj por regulaj kunvenoj, studsesioj kaj kongresoj japanaj kaj mondaj en nia Esperantujo. Ni volas pripensi la efikon de ŝanĝoj en komunikaj metodoj al vivmanieroj, Esperanto-movado kaj internacia interŝanĝo. La prelego de prof. Federico Gobbo traktos la kongresan temon. La urbo Hachioji en la okcidenta parto de la gubernio Tokio prosperis en produktado de kruda silko kaj teksaĵoj. Prezentiĝos unika pupteatraĵo, tradicia arto de la urbo.
Inumaru Fumio,
prezidanto de Kongresa Komitato de la 109a Japana Esperanto-Kongreso
Nova sciigo
23a jul. 2022
Alvenos SukeraSparo! Atendu detalon!
Ĉefaj programeroj
La ĉi-subaj horoj estas en JST (UTC+9, Japanio/Tokio).
Pri la Programo Detala
Eblas konsulti Programon Detalan. Jene estas klarigoj pri ties ĉefaj funkcioj.
vendredo, 23a de septembro
Akceptejo: ekde 10:00.
Malfermo: ekde 13:00.
Publika prelego
“Nova erao de komunikado kaj Esperanto post kronvirusa pandemio”
de Federico Gobbo, profesoro ĉe Universitato de Amsterdamo
(kun japanlingva interpretado de Kimura Goro Christoph, profesoro ĉe Sophia Universitato)
Koncerto de Noda Junko
Noda Junko kantos japanajn popolkantojn kaj aliajn en Esperanto.
sabato, 24a de septembro
Prelegoj
“Naze tagango ka: Fukusū no kotoba e no tanoshimi to Esuperanto” (japanlingve)
de Noma Hideki, lingvisto, eksa vizitanta profesoro ĉe Meiji Gakuin Universitato
“Takasugi Ichirō to Esuperanto ” (japanlingve)
de Ōta Tetsuo, emerita profesoro ĉe J.F. Oberlin Universitato
Faka kunsido
“Azia-Oceania Agado”
Teatro
Hachioji Kuruma Ningyō, loka tradicia pupteatro.
dimanĉo, 25a de septembro
Prelegoj, Fakaj kunsidoj kaj aliaj (detaloj konfirmotaj).
Solena fermo: ekde 14:00.
La Kongreso fermiĝos je 15:00. Okazos Postkongresaj Ekskursoj.
Kongresa memoraĵo
Hori Jasuo red., Bildkartoj de Ŝimazaki Toŝikazu antaŭ la Mondmilito (provizora)
Bitlibro en PDF kun ties ĉerpaĵoj en papera libro.
Postkongresa ekskurso
Informoj en preparo.