Japana Esperanto-Kongreso | 日本エスペラント大会

la 4-a, 5-a, kaj 6-a de oktobro 2024, Jeonju, Koreio | 2024年10月4日・5日、6日、韓国全州市

(2023) Gvidilo al la Kongresejo

Mapo de la ĉirkaŭaĵo de la fervojaj stacioj en Musashi-Kosugi kaj la kongresejo

Mapo de la ĉirkaŭaĵo de la fervojaj stacioj en Musashi-Kosugi kaj la kongresejo
(El OpenStreetMap; ©OpenStreetMap Contributors)

Ĝenerala Atentigo pri la fervojaj stacioj en Musashi-Kosugi

Musashi-Kosugi estas servita de jenaj tri fervojaj linioj. Troviĝas tri stacioj tie: 
Noto: krampitaj parto antaŭ la nomoj de linioj kiel [Tokyu], [JR] kaj [Tokyo Metro] estas nomoj de fervojkompanio. 

  • [Tokyu] Tōyoko-linio (ankaŭ rekte konektita al [Tokyo Metro] Meguro-linio kaj [Tokyo Metro] Fukutoshin-linio)
  • [JR] Nambu-linio
  • [JR] Yokosuka-linio (ankaŭ rekte konektita al Rapid-servo de [JR] Sōbu-linio, [JR] Shōnan-Shinjuku-linio, kaj [JR] Narita-Express-linio)

Pri oportunecoj de la linioj: La stacidomoj en Musashi-Kosugi lokiĝas dise. La elirejoj de la Tōyoko-linio kaj Nambu-linio oportune situas tuj antaŭ la kongresejo, malsame ol Yokosuka-linio. De stacio de Yokosuka-linio oni devas marŝi plurajn centojn da metroj al la kongresejo. Vi prefere uzu la Tōyoko-linion ol Yokosuka-linion.

Antaŭvido de homamaso pro la Fajraĵa Festivalo de Tamagawa en la 21-a de Oktobro (sabato)

La 21-an de Oktobro 2023 (sabato), inter la 6-a kaj 7-a vespere, fajraĵa festivalo okazos ĉe la proksima rivero Tamagawa. Oni antaŭvidas ke la stacioj en Musashi-Kosugi kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estos tre plenaj de homoj de la 4-a ĝis la 8-a vespere. Post la fino de la unua tago dela kongreso, konsideru eviti la homamason laŭ efektiva situacio.

Transporto al la stacioj en Musashi-Kosugi

El direkto de Tokio

  • Uzu la Yokosuka-linion de stacio Tōkyō aŭ Shinagawa (veturo ĉirkaŭ 20 minutoj de Tōkyō)
  • El Shibuya, la Tōyoko-linio estas la plej oportuna (ĉirkaŭ 13-16 minutoj).
  • El Shinjuku aŭ Ikebukuro: uzu la Fukutoshin-linion, aŭ tansvagoniĝu ĉe Shibuya de [JR] Yamanote-linio al [Tokyu] Tōyoko-linio.

El la stacio Kawasaki

  • ĉirkaŭ 9-12 minutoj per la [JR] Nambu-linio (ankaŭ rapidaj trajnoj haltas ĉe Musashi-Kosugi).

El la stacio Yokohama

  • Ĉirkaŭ 12-15 minutoj per la Tōyoko-linio (ĉiuj tipoj de trajnoj haltas ĉe Musashi-Kosugi).
  • Kvankam la [JR] Yokosuka-linio kaj la Shōnan-Shinjuku-linio ankaŭ haltas ĉe Musashi-Kosugi, pro la supre menciitaj kialoj, ni rekomendas uzi la Tōyoko-linion.

El la Tokaido Shinkansen (ŝanĝu ĉe Shin-Yokohama)

  • Ŝanĝu al la Tokyu-Shin-Yokohama-linio ĉe Shin-Yokohama kaj alvenu al Musashi-Kosugi post ĉirkaŭ 10 minutoj.
  • La Tokyu-Shin-Yokohama-linio estas nova linio kiu komencis funkcii en marto 2023. La stacidomo de Tokyu-Shin-Yokohama estas subtere.

El la Internacia Flughaveno Haneda (HND)

  • Buso inter la Internacia Flughaveno Haneda kaj Musashi-Kosugi ekiras pli-malpli unufoje en ĉiu horo. Ne iru ĝis la fina haltejo (ĉe la enirejo de la Yokosuka-linio), sed eliru ĉe la antaŭlasta haltejo “orienta enirejo de stacio Musashi-Kosugi”.
  • Se vi preferas uzi trajnon, prenu Keikyu-linion ĝis Shinagawa kaj ŝanĝu al la [JR] Yokosuka-linio, aŭ iru al Kawasaki kaj ŝanĝu al la [JR] Nambu-linio.

El la Internacia Flughaveno Narita (NRT)

  • [JR] Narita-Ekspress(al direkto de Yokohama kaj Ōfuna)haltas ĉe la stacio Musashi-Kosugi.

Per aŭto

  • La plej proksima vojkruciĝo de aŭtoŝoseo al Musashi-Kosugi estas vojkruciĝo Keihin-Kawasaki de la aŭtoŝoseo Daisan-Keihin (ĉirkaŭ 4km de Musashi-Kosugi). De tie sekvu gvidpanelon al “Kosugi” kaj iru sur la vojo laŭ Nambu-fervojlinio. Vi baldaŭ vidos altajn konstruaĵojn de Musashi-Kosugi.  
  • La plej proksima parkejo al la kongresejo estas en la subtera parkejo de la konstruaĵo “Kosugi 3rd Avenue”, kie la Kongresejo estas situanta, aŭ en la subtera parkejo de la apuda konstruaĵo “Tokyu Square”.

Vojo al la kongresejo de la stacidomoj

La Kongresejo (la Municipa Kongresejo de Kawasaki) estas stuanta sur la 4-a etaĝo de la konstruaĵo “Kosugi 3rd Avenue”. Tiu konstruaĵo situas trans la apudstacia konstruaĵo “Tokyu Square”. La adreso estas: 3-chōme-600 Kosugimachi, Nakahara Ward, Kawasaki.

Vojo al la kongresejo de la stacidomoj
(El OpenStreetMap ©OpenStreetMap Contributors)

El [Tokyu] Tōyoko-linio (tra la suda elirejo)

  1. Eliru el la suda biletkontrolejo (proksima al Yokohama)
  2. Eliru el la ”South Exit 3” (suda elirejo 3) 
  3. Vi vidos konstruaĵon de “Tokyu Square” kun ŝildo “Kosugi Plaza”
  4. Iru maldekstren, enirinte antaŭkorton iru dekstren
  5. Iru trans ŝoseo. Vi vidos antaŭkorton de “Kosugi 3rd Avenue” kun artobjekto de “3rd”
  6. Iru dekstre de la antaŭkorto, inter “Kosugi 3rd Avenue” kaj “Tokyu Square”. Maldekstre aperos ŝtuparlifto. La kongresejo estas en la kvara etaĝo.
Eliru el la ”South Exit 3” (suda elirejo 3)
Eliru el la ”South Exit 3” (suda elirejo 3)
ŝildo “Kosugi Plaza”
ŝildo “Kosugi Plaza”
artobjekto de “3rd”
artobjekto de “3rd”
Suda flanko de “Kosugi 3rd Avenue”
Suda flanko de “Kosugi 3rd Avenue”
La enirejo kun ŝtuparlifto
La enirejo kun ŝtuparlifto

El [Tokyu] Tōyoko-linio (tra elirejo al JR)

  1. Eliru el la elirejo al JR-linioj (proksima al Shibuya).
  2. Iru maldekstre plu, Vi vidos elirejon kun ŝildo de “Tokyu Square” kaj ŝtuparon al JR-linioj.
  3. Eliru el la elirejo kun ŝildo de “Tokyu Square”. Preterpasu la florvendejon Aoyama Flower, kaj vi vidos konstruaĵon Tokyu Square Sen eniri Tokyu Square, iru diagonale dekstren al strato. 
  4. Ĉe la sekva trivoja kruciĝo, vi vidos “Kosugi 3rd Avenue” trans la ŝoseo en maldekstra flanko. Jen trajtoj de la konstruaĵo:
    1. La konstruaĵo estas kun kreskaĵoj sur la muro. 
    2. Ĉe la angulo de la konstruaĵo proksima al la vojkruciĝo, estas la organika superbazaro “Bio C’ Bon”.
  5. Dekstre de la vojo inter “Tokyu Square” kaj “Kosugi 3rd Avenue” troviĝos ŝtuparlifto. La kongresejo estas en la kvara etaĝo.
Elirejo al JR-linioj
Elirejo al JR-linioj
Elirejo “Tokyu Square”
Elirejo “Tokyu Square”
Norda flanko de “Kosugi 3rd Avenue”
Norda flanko de “Kosugi 3rd Avenue”
Superbazaro “Bio C’ Bon”
Superbazaro “Bio C’ Bon”
La enirejo kun ŝtuparlifto
La enirejo kun ŝtuparlifto

El [JR] Nambu-linio

  1. Eliru el la norda biletkontrolejo (direkta al Nambu-linio)
  2. Iru maldekstren kaj malsupren la ŝtuparon al “West Exit” (Okcidenta Elirejo)
    1. Se vi preferas uzi lifton: ne malsupreniru al la okcidenta elirejo, sed daŭrigu iri rekte al la vojo al Tokyu Square. Vi trovos lifton por malsupreniri al la tera etaĝo.
    2. Estas malsupreniraj ŝtuparo kaj ŝtruparlifto al la direkto de la Tōyoko-linio. Kiam vi vidas la enirejon de la Tōyoko-linio rekte antaŭ vi, eliru el la dekstra elirejo al “Tokyu Square”.
  3. Teretaĝe troviĝas trivoja kruciĝo. Vi vidos “Kosugi 3rd Avenue” trans la ŝoseo en maldekstra flanko. Jen trajtoj de la konstruaĵo:
    1. La konstruaĵo estas kun kreskaĵoj sur la muro. 
    2. Ĉe la angulo de la konstruaĵo proksima al la vojkruciĝo, estas la organika superbazaro “Bio C’ Bon”.
  4. Dekstre de la vojo inter “Tokyu Square” kaj “Kosugi 3rd Avenue” troviĝos ŝtuparlifto. La kongresejo estas en la kvara etaĝo.
Norda biletkontrolejo
Norda biletkontrolejo
“West Exit” (Okcidenta Elirejo)
“West Exit” (Okcidenta Elirejo)
Lifto apud "Tokyu Square"
Lifto apud “Tokyu Square”
Norda flanko de “Kosugi 3rd Avenue”
Norda flanko de “Kosugi 3rd Avenue”
Superbazaro “Bio C’ Bon”
Superbazaro “Bio C’ Bon”
La enirejo kun ŝtuparlifto
La enirejo kun ŝtuparlifto

El [JR] Yokosuka-linio (Tra elirejo al Nambu-linio tra enstacidomaj trapasejoj)

  1. Malsupreniru la ŝtuparlifton ĉe la norda flanko de la kajo (proksime de Shinagawa) al Norda Elirejo (direkta al Nambu-linio).
  2. Antaŭeniru ĉirkaŭ 300 metrojn tra la subtera trapasejo (kun rultapiŝo).
  3. Post eliri el la trapasejo, vi alvenos al la kajo de Nambu-linio. Plu antaŭeniru sur la kajo.
  4. Supreniru la ŝtuparlifton de Norda Elirejo (direkta al Nambu-linio), vi trovos la elirejon. Instrukcioj de la vojo de ĉi tie, bonvolu vidi la supran sekcion: El [JR] Nambu-linio.
La ŝtuparlifto ĉe la norda flanko de la kajo
La ŝtuparlifto ĉe la norda flanko de la kajo
Subtera trapasejo
Subtera trapasejo
 al la kajo de Nambu-linio
Al la kajo de Nambu-linio
Supreniru la ŝtuparlifton de "North Gate" (Norda Elirejo)
Supreniru la ŝtuparlifton de “North Gate” (Norda Elirejo)

El [JR] Yokosuka-linio (Tra elirejo al Yokosuka-linio)

La vojo tra la elirejo al Yokosuka-linio estas iom pli mallonga ol tra la enstacidomaj  trapasejoj. Ankaŭ, la trotuaroj estas pli larĝaj kaj pli facile piedireblaj ol la enstacidomaj trapasejoj. Rekomendata kiam la vetero estas bona.

  1. Elirante el la Nova Suda Elirejo (Elirejo al Yokosuka-linio), iru rekte inter la busa stacio kaj superbazaro.
    1. Tiu superbazaro, nomata “Delido”, malfermiĝas je 7:00 matene (multaj butikoj ĉirkaŭ la loko malfermiĝas je 10:00), do estas oportuna por aĉeti tagmanĝon antaŭe.
  2. Kiam vi atingas la finon de la trotuaro (kun sporta klubo “Central Sports” sur la kontraŭa flanko), turnu dekstren.
  3. Sekvu la vojon kaj rekte antaŭeniru ĉe la  vojkruciĝo antaŭ fajrejo (vojo inter altaj konstruaĵoj kun vicoj de strat-arboj).
  4. Vi vidos la stacion [Tokyu] Musashi-Kosugi kaj la antaŭkorton. Instrukcioj de la vojo de ĉi tie, bonvolu vidi la supran sekcion: El [Tokyu] Tōyoko-linio.
 Iru rekte inter la busa stacio kaj superbazaro
Iru rekte inter la busa stacio kaj superbazaro
Turnu dekstren ĉe "CENTRAL SPORTS"
Turnu dekstren ĉe “CENTRAL SPORTS”
Vi vidos la stacion [Tokyu] Musashi-Kosugi
Vi vidos la stacion [Tokyu] Musashi-Kosugi

Gvidilo pri ĉirkaŭ la kongresejo

Turisma informo pri la urbo Kawasaki

Lastatempe, vespera pejzaĝo de industria zono en Kawasaki estas rigardata kiel nova vidindaĵo de la urbo. (Foto; Fabriko por recikligo de plastaj rubaĵoj, de firmao Resonac)
Lastatempe, vespera pejzaĝo de industria zono en Kawasaki estas rigardata kiel nova vidindaĵo de la urbo. (Foto; Fabriko por recikligo de plastaj rubaĵoj, de firmao Resonac)

Manĝejoj, superbazaroj ktp. ĉirkaŭ la kongresejo

  • En la konstruaĵo “Kosugi 3rd Avenue” en kiu nia kongresejo Municipa Kongresejo de Kawasaki lokiĝas, troviĝas sufiĉe multaj manĝejoj. 
  • Sude de “Kosugi 3rd Avenue” troviĝas malnova prospera strato “Center Road Kosugi” kun etaj manĝejoj kaj trinkejoj. Kaj sur alia strato ”Hosei-dori” kiu iras ĝis Universitato Hosei troviĝas manĝejoj por studentoj. 
  • Krome, multaj manĝejoj troviĝas en Tokyu Square, en stacidomoj ktp.
  • En superbazaroj aĉeteblaj estas manĝaĵoj taŭtaj por lunĉo.
    • Organika superbazaro “Bio C’ Bon” (en “Kosugi 3-a Avenuo”)
    • Butikcentro Ito Yokado (apud “Kosugi 3-a Avenuo”)
      • Estas oportuna ĉiovendejo kiam vi bezonas skribiloj, paperoj, ĉemizoj ktp.
      • Sur la 4-a etaĝo estas malmultekosta kopiilo je 5 enoj por paĝo en cent-ena vendejo “Daiso”.
    • Suberbazaro Maruetsu (en “Tokyu Square”)
    • Suberbazaro Seijo Ishii (en “LaLa terrace” trans stacidomo)
  • Iom malproksime, 100 metrojn sude de orienta elirejo de stacio Musashi-Kosugi troviĝas granda butikcentro “Grandtree Muasahikosugi” kun multaj vendejoj, restoracioj, rapidmanĝejoj kaj infanaj ludejoj, kiu estas favorata de lokanoj.
Apudkongreseja butikcentro “Ito Yokado”
Apudkongreseja butikcentro “Ito Yokado”
(2023) Gvidilo al la Kongresejo
Scroll to top