Japana Esperanto-Kongreso | 日本エスペラント大会

la 4-a, 5-a, kaj 6-a de oktobro 2024, Jeonju, Koreio | 2024年10月4日・5日、6日、韓国全州市

(2023) Pri reta partopreno

Por reta ĉeesto vi bezonas scii iom novajn aferojn.

Vi bezonas ne nur prepari vian Zoom-on, sed ankaŭ anticipe lerni du specifajn manipulojn de Zoom.

(1) Invita kodo

(1.1) Konektu per “URL”

Nur “URL” estos valida. Vi ne povas uzi ciferajn numerojn enigatan mane.

(1.2) Uzu vian propran “URL”

Via “URL” estas via propra kaj malsama al URL de aliaj kongresanoj. Oni ne povas apliki alies URL.

(1.3) La “URL” estas por tuta kongreso

Per la “URL” sola, vi povas rete ĉeesti iujn ajn retajn programerojn en la kongreso.

(2) Elekto de programero: per la funkcio de Zoom; Breakout Room (tiel nomata “Eskapa Kanalo” )

(2.1) Programeroj en la kongreso

  1. Ĉefaj programeroj (Soleno, ĉefaj prelegoj k.a.) okazas en la konektita kunvenejo (de Zoom), kien vi venas ĵus konektite.
  2. Paralelaj programeroj (aliaj kunvenoj ink. de fakaj kunsidoj ka) okazas en la aliaj kunvenejo (de Zoom), Breakout Room.

(2.2) Ĉeesto en la Paralelaj programeroj

Vi bezonas manipuli Zoom-on por uzi “Eskapan Kanalon”. Vi vidos menuon (ekz. ĉi-suban) kaj elektu plaĉan programeron el menuo.

(3) Se vi kotizis por Morala Partopreno…

Se via aliĝkategorio estas “(A3) Morala Partopreno”, vi ne povos ĝui retan ĉeeston. Vi tamen povos ĝui retan ĉeeston, se vi ŝanĝos vian aliĝkategorion al “(A2) Plenaĝulo – nur rete”. Por la ŝanĝo plia kotizo ne necesas. Nu bonvolu konsideri pri tio.

(2023) Pri reta partopreno
Scroll to top