Kotizoj de Aliĝo kaj Mendoj
| kategotioj aŭ mendoj | kotizo (enoj) | rimarkoj | ||
|---|---|---|---|---|
| ĝis la 31-a de marto 2026 | ĝis la 31-a de julio 2026 | post la 1-a de aŭgusto 2026 | ||
| (1) Plenaĝulo | 5 000 | 6 000 | 7 000 | |
| (2) Handikapulo | 2 500 | 3 000 | 3 500 | Tiuj, kiuj havas atestilon pri handikapo |
| (3) Junulo 25–34 | 2 500 | 3 000 | 3 500 | Naskiĝintoj: la 2-a de aprilo 1991 – la 1-a de aprilo 2001 |
| (4) Junulo 18–24 | 3 000 | Naskiĝintoj: la 2-a de aprilo 2001 – la 1-a de aprilo 2008 | ||
| (5) Partopreno el eksterlando | 3 000 | Vi povas elekti ankaŭ la kategoriojn (2), (3), (4), aŭ (6). | ||
| (6) Infano-Junulo malpli ol 18 | senpaga | Naskiĝintoj post la 2-a de aprilo 2008 | ||
| (7) Morala partopreno | 5 000 | Nur el Japanio. Vi povos ricevi Kongresan Libron per poŝto. | ||
| (8) Mondonaco | laŭ libervola | Vi povas donaci ekde 2 000 enoj (kiel unu parto) per “Peatix” | ||
| (9) Okazigo de fakaj kunsidoj | 3 000 (nur el Japanio) | 45 minutoj (1 tempokadro), Limdato: la 30-a de junio | ||
| (10) Starigo de budo | 2 000 (nur el Japanio) | Grandeco: duono de longa tablo (45㎝×90cm), limdato: la 30-a de junio | ||
| (11) Loĝado (la 3-a de oktobro) en sama konstruaĵo kiel la kongresejo | 12 800 (unuopula ĉambro kun matenmanĝo) | Maksimumo: 30 personoj (laŭ la ordo de aliĝo), limdato: la 31-a de julio | ||
| 11 500 por persono (duopula ĉambro (kun du litoj) kun matenmanĝo) | Maksimumo: 60 personoj (30 ĉambroj, laŭ la ordo de aliĝo), Limdato: la 31-a de julio | |||
| (12) Bankedo (la 3-a de oktobro) | 9 500 | Maksimumo: 80 personoj (laŭ la ordo de aliĝo), Limdato: la 31-a de julio | ||
| (13) Tagmanĝo kun teo (la 4-a de oktobro) | 1 300 | Limdato: la 31-a de julio | ||
Antaŭzorgoj por Aliĝo
- Vi povas aliĝi al la kongreso kaj pagi kotizojn per retejo por elektronikaj biletoj “Peatix”. Se vi ne uzas aŭ ne povas uzi la servon de “Peatix”, bonvolu kontakti la Kongresan Oficejon.
—>Aliĝu per “Peatix” - La aliĝkotizo ((1)–(7)) principe ne estas repagebla, krom se la evento estas nuligita pro kaŭzo atribuebla al la organizanto.
La kategorion (7) (morala partopreno) povas elekti nur partoprenantoj el Japanio. - Al donacoj de 2 000 enoj aŭ pli ni donacos unu dankdonacon por ĉiu persono.
- Mendoj de opcioj ((9)–(13)) estas nuligeblaj kaj repageblaj ĝis la 31-a de aŭgusto. Bonvolu kontakti la Kongresan Oficejon.
- Partoprenantoj el eksterlando ne bezonas mendkotizojn de faka kunsido aŭ budo. Se vi volas okazi fakan kunsidon aŭ starigi budon, Bonvolu kontakti la Kongresan Oficejon.
- Se vi mendas “loĝadon (duopula ĉambro)“, bonvolu sciigi al ni la nomon de via samĉambrano, aŭ indiki nur vian sekson, se vi akceptas dividi la ĉambron kun iu ajn.
- Limdatoj por aliĝo aŭ mendo:
(Aliĝo al la kongreso) la 26-a de septembro 2026
(Faka kunsido kaj budo) la 30-a de junio 2026
(Loĝado, bankedo, kaj tagmanĝo) Ĝis la fiksita nombro aŭ la 31-a de julio 2026