Japanlingva retejo estas ĉi tie. 日本語版ページはこちら

- Dato: la 3-a (sab.) kaj 4-a (dim.) de oktobro 2026
- Kongresejo: “TKP Garden City Chiba”
- Organizanto: Japana Esperanto-Instituto
- Kunlabora organizo: Tiba Esperanto-societo
En 2026, Japana Esperanto-Kongreso okazos en Chiba por la unua fojo. Fakte, la nomo de la profesia basketbala teamo “Altiri Chiba”, bazita en la urbo Chiba, devenas de la Esperanta vorto “altiri”. Ni konsideris tiun ĉi vorton el diversaj vidpunktoj kaj integrigis ĝin en la temon de la kongreso.
Ĉu vi havas amikojn aŭ konatojn el aŭ loĝantajn en la gubernio Chiba? Ili verŝajne ĉiam estas bonhumoraj, ĉu ne? Tio ŝuldiĝas al la benita natura medio de la gubernio Chiba. Unu el la ofte cititaj virtoj de la loĝantoj de la gubernio Chiba estas, ke ili “ne suspektas aliajn kaj ne forpuŝas iun ajn venantan”. Ekzemple, en la urbeto Onjuku en la suda parto de la gubernio, la tuta vilaĝo kuniĝis por savi hispanajn maristojn, kiuj ŝiprompiĝis, kaj ili daŭre havas privatajn interŝanĝojn kun hispanio ĝis hodiaŭ.
Aliflanke, unu el la malavantaĝoj estas, ke iuj diras, ke ili mankas je persistemo. Ekzemple, mi havas amikon, kiu forlasis sian laboron en Tokio post nur tri monatoj kaj plonĝadas en la maro ĉe la domo de siaj gepatroj. La samo validas por la Tiba Esperanto-societo. Mankas kunlaboro kun individuoj, kiuj daŭre studas Esperanton en diversaj partoj de la gubernio. Mi sincere esperas povi kunlabori kun tiaj homoj estonte.
Tiba Esperanto-societo ĝojas konsenti kunlabori kun JEI por Japana Esperanto-Kongreso. Ni forte deziras allogi multajn partoprenantojn al nia amata gubernio Chiba, kaj ke ili amu ĝin, inkluzive de ĝiaj fortoj kaj malfortoj. Ni faros nian plejeblon, do bonvolu subteni nin.








Kongresa temo
ALTIRI popolon, ESPERI pacon
人々を惹きつけ、平和を望む
Profesia korbopilko-teamo “Altiri Chiba” famkonatiĝas tra la urbo Chiba. Tiu nomo estas devenata de la esperanta vorto “altiri”, por ke la teamo povu altiri multajn homojn.
Internacia neŭtrala lingvo Esperanto, ekde 1887, havas bazan ideon esperi pacon tra la facila internacia komunikado. Ĝi jam longe altiris multegajn homojn tra la mondo, kaj movigis la homojn al praktikado kaj disvastigado de la lingvo.
Nun, por solvi mondskalajn problemojn pri kontraŭado kaj dividado de homoj, ni denove rerigardu la internan ideon de Esperanto por esperi pacon, kaj kiel ni povas altiri popolon al nia lingvo. Por tio, ni kolektiĝu al urbo Chiba!
Informo pri la kongresejo “TKP Garden City Chiba”
- En “Chiba Port Square” (1-45 Toiyacho, Chuo-ku, Chiba, Japanio). Akceptejo k.a. estos en 4-a etaĝo.
- (en sama konstruaĵo de “The QUBE Hotel Chiba”)
- 7 minutojn piede de stacio Shiyakusho-mae (elirejo 1), Chiba Unurelvojo
- Bv. vidi retejon de “TKP Garden City Chiba” (japanlingva). ( paĝo pri la aliro estas ĉi tie )
Aliĝo de la kongreso
Vidu detalojn en ĉi tiu paĝo kaj aliĝu.
- Ni enkondukis la aliĝon per retejo por elektronikaj biletoj “Peatix”.
- Vi povas elekti la pagmetodon ĉe “Peatix” el la sekvaj: kreditkarto/debetkarto/antaŭpagita karto, facilbutiko/ATM, PayPal, aŭ banka ĝiro.
- Se vi ne uzas aŭ ne povas uzi la servon de “Peatix”, bonvolu kontakti la Kongresan Oficejon.
Programeroj
Nun ni planas la jenajn programerojn:
- Sabata Kunveno (Plivastigita versio): Parola sesio.
- Prelego pri Saito Hidekatsu: Pri la japana esperantisto, kiu agadis en la 1930-aj jaroj.
- Retaj Prezentoj: Prelegoj kaj salutoj el eksterlando.
- Tradicia Azia Muziko: Koncerto de japana ŝamisen kaj mongola jatga.
- Konkurso de la plej altira librokomento (Dum la kongreso funkcios riĉa libroservo.)
- Postkongresa Ekskurso (la 4-a kaj 5-a de oktobro)
Kontaktilo
Bonvolu uzi ĉi tiun formularon.
Oficejo de Japana Esperanto-Kongreso
p/a Japana Esperanto-Instituto, 162-0042 Tokyo-to Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3
Telefono: +81-3-3203-4581 Fakzo: +81-3-3203-4582