Japana Esperanto-Kongreso | 日本エスペラント大会

la 4-a, 5-a, kaj 6-a de oktobro 2024, Jeonju, Koreio | 2024年10月4日・5日、6日、韓国全州市

(2023) La 110-a Japana Esperanto-Kongreso

Paĝo por kongresanoj (por eniri necesas pasvorto)

emblemo

Kongresa temo

Kion ‹Esperanto› nun revas por la mondo?

La 110-a Japana Esperanto-Kongreso okazos en originala formo: krom sia ĉefa kongresejo en Kawasaki, urbego situanta inter Tokio kaj Jokohamo, ĝi havos plurajn kongresejetojn dise tra la lando, kiuj estos rete ligitaj inter si kaj kun la ĉefkongresejo; la programeroj okazos jen tie kaj jen alie, sed la kongresanoj povos rete partopreni multajn el ili, estante eĉ en sia hejmo.
Anstataŭ jam kutima tri-taga kongreso ni havos kompaktan du-tagan kongreson. Ni tamen kompensos la perditan tempon pli ol sufiĉe per retaj antaŭkongresaj eventoj. Jen alia unikaĵo de la 110-a JEK.
Unu el la antaŭkongresaj eventoj fakte jam komenciĝis en januaro. Temas serio de rondtabla diskuto pri la kongresa temo: “Kion ‹Esperanto› nun revas por la mondo?”.
Lastatempe ni informiĝis pri artefarita intelekto, kiu “parolas” Esperanton. La teknologio pri maŝintradukado kaj aŭtomata interpretado plu progresas. Ĉu la lingvaj baroj de mil jaroj eble dissaltos en proksima estonteco? Do, kian ekzistokialon tiam havos nia lingvo de espero?  Jen brule prema demando.
Vi certe vidas, ke la 110-a JEK estos plursence epokfara. Ĉu ne indas, ke vi kontribuu al ĝia sukceso?

ALIĜO kaj RETA PARTOPRENO

Pri aliĝo vidu jenan paĝon.
Pri reta partopreno vidu jenan paĝon.

PROGRAMEROJ

Scroll to top